Ginsengo-Butiko

Unika Ginsengo-Butiko

S-ino SONG Jeong-ok en sia Ginsengo-ButikoLa en Germanio unika ginsengo-butiko festis sian duan naskiĝdatrevenon. La ginsengo-vendejo estis inaŭgurita la 6-an de decembro 2008 je la 9.30 h. Intertempe venis klientoj kaj interesuloj el multaj landoj, eĉ el Japanio kaj Koreio. Ni dankas al ĉiuj klientoj kaj ankaŭ volonte servos vin estonte.

Ni antaŭĝojas pri via vizito!

Esperanto-gastoj en la ginsengo-butikoNun vi povas ĝui unikajn koreajn teojn en la trankvilo de la Ginsengo-Butiko kaj dume esperantumi. Tiu ĝuo estas malaltkosta: inter 1,50 kaj 2,50 € por unika ĝuo ne estas pli multe ol vi devus pagi por kafo, kiun vi povas ricevi ĉie ajn. Kompreneble la menukarto estas ankaŭ en Esperanto.

Esperanto-Kafejo

La Esperanto-Kafejo en korto de la Ginsengo-ButikoOkaze de la 5-a jubileo de la Esperanto-urbo la 12-an de julio 2011 ni nomas la belan korton kaj la sofon en la Ginsengo-butiko Esperanto-Kafejo.

Tie ni servas al vi verdan Esperanto-trinkaĵon, kiu estas ne nur bongusta, sed ankaŭ tre sana. Krome ni servas Esperanto-kukon de neimagebla bongusto. Venu kaj gustumu!

100%-e pura energio

Kiel entrepreno de la naturkuracado la ginsengo-vendejo aĉetas elektron el 100% da akvoforto el Aŭstrio. Naturkuracado venas el la naturo. Tial estas por ni devige, protekti la naturon kaj ĝian utiligadon tiel bone kiel eblas.

Zusätzliche Informationen