Drucken

Esperanto-Kafejo

Esperanto-Kafejo

Esperanto-Kafejo

Herzberg am Harz - la Esperanto-urbon - valoras viziti. Ne nur pro la fakto, ke Herzberg estas la Esperanto-urbo, pro la kulturaj valoraĵoj kaj la belega naturo, sed ankaŭ pro la Esperanto-Kafejo.

Ĉi tie vi ĝuas en ĉarma etoso korean gastamon je granda elekto de koreaj tizanoj, kiujn vi certe ne trovus en tiu varieco en alia loko de Germanio. Aldoniĝas koreaj malvarmaj trinkaĵoj, koreaj kuketoj kaj bongustaj eŭropaj kafospecialaĵoj. Akompane al la koreaj tizianoj ni servas liciajn berojn. Aldone al via kafospecialĵo vi ricevas kekson aŭ ĉokoladon.

Kompreneble en la Esperanto-Kafejo ni parolas Esperanton. Neesperantistojn ni informas pri la lingvo. Se vi deziras, vi povas legi en Esperanto-revuoj aŭ -libroj.

Somere vi havas la elekton inter la tabloj en la piedira zono, la trankvila malantaŭa korto aŭ la domo. La korto estas duone subtegmenta, tiel ke vi povu sidi tie ankaŭ dum pluvo.

Ĉu vi deziras ripozi aŭ labori. Ni disponigas al vi senpagan sendratan retaliron dum via restado en nia kafejo.

  • Jen vi trovas fotojn pri la Esperanto-Kafejo
  • Jen vi povas studi niajn trinkaĵkartojn, kiujn ni ofertas en diversaj lingvoj - kompreneble ankaŭ en Esperanto

Ĉiujn tizanojn, kiujn vi trovas en nia trinkaĵkarto, vi povas aĉeti ankaŭ por hejma uzo - kaj kompreneble niajn bonegajn ginsengo-produktojn kaj pliajn kompletigajn naturajn produktojn.

 

Nia peto al esperantistoj

Traduku nian trinkaĵkarton al via lingvo por fari la Esperanto-Kafejon ankoraŭ pli internacia. 

 

Niaj malfermhoroj

  • lunde ĝis vendrede de la 10-a ĝis 18-a horoj
  • sabate de la 10-a ĝis la 13-a horo
  • kaj laŭ interkonsento

 

Ni ĝojus pri via vizito!